National League

National League
emblemo
sporta ligo
Branĉo de Grandaj Ligoj de Basbalo vd
Branĉoj • Nacia Ligo Orienta
• Nacia Ligo Centra
• Nacia Ligo Okcidenta vd
Lando UsonoKanado
Fondita en 2-a de februaro 1876
En TTT Oficiala retejo vd
vdr
National League
sporta ligo Redakti la valoron en Wikidata
Komenco 2-a de februaro 1876 vd
Antaŭe National Association of Professional Base Ball Players vd
Lando(j) UsonoKanado vd
Retejo Oficiala retejo
vdr

La National League (Nacia Ligo) estas — kun la American League (Amerika Ligo aŭ Usona Ligo) — unu el la du ligoj, kiuj formas la usonajn Grandajn Ligojn de Basbalo, kiuj kune konsistigas la pintan nivelon de la profesia basbalo en Norda Ameriko.

La Nacia Ligo estas la pli malnova el la du ligoj, fondite je 1876. La fondintaj grupoj estis el Ĉikago, Sankta Luiso, Cincinnati, Louisville, Novjorko, Filadelfio, Bostono kaj Hartford.

Ekde 1903, interludas por la Grand-Liga ĉampiona titolo la ĉampionoj de Nacia Ligo kaj la Amerika Ligo, en la ludoserio World Series (kun du esceptoj: je 1904 kaj 1994).

Inter la du Grandaj Ligoj, ekzistis malsamo ĉe unu ĉefa regulo ekde 1973 ĝis 2021 (krom je 2020). En la Amerika Ligo, ekde 1973 la ĵetisto sole ĵetas sed ne batas, anstataŭite de alia batanto, la t.n. delegita batanto (DH). Dume, en la Nacia Ligo, la ĵetisto tiam devis ankaŭ bati. Je 2020, dum sia ludosezono kiu estis mallongigita de la KOVIM-a krizo, la NL provizore uzis la regulon pri la DH; tiu ligo tamen revenis al sia kutima regulo je la sekvinta ludosezono. Je 2022, la regulo pri la DH fariĝis uzata en ambaŭ Grandaj Ligoj.

La Nacia Ligo hodiaŭ konsistas el tri divizioj:


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne